Thursday, March 19, 2020

Esperantisto

Mi estas Esperantisto. Mia ĉefa hobio temas pri krelingvoj. Miaj preferataj muzikoj inkluzivas de la specoj etna, antikva, medita, klasika, elektronika, eksperimenta, aŭ ambienta. Mi preferas filmojn kaj librojn, kiuj povas esti klasifikataj kiel klasikaj sciencfikcioj, sciencfantastoj, aŭ fantastoj en variaj lingvoj. Mi ŝatas astronomion kaj biologion. Mia filozofio temas pri la ekvilibro inter la racia maldekstra cerbo kaj la holistika dekstra cerbo. Mi eksperimentas pri variaj kredsistemoj. Mi vojaĝis tra la tuta mondo.

Tuesday, September 3, 2019

Figoj


Figoj


Estas Mi


Mi nomiĝas Victor aŭ Viktor "Nonong" Emmanuel Medrano Medrano.  Mia denaska lingvo estas la Tagaloga.  Mi iom jam scipovas artefaritajn lingvojn, kiuj estas Loĵbano kaj Esperanto.  Mi iom lernis kalejdoskopajn lingvojn el la Oriento kaj el la Okcidento.  Mi interesiĝis pri multaj indiĝenaj lingvoj tra la mondo.  Sed nun, tiuj interesoj enkapsuliĝas per Loĵbano kaj Esperanto.  Mi naskiĝis kaj loĝis en Filipinoj, kie mi nomiĝas Nonong.  Mi loĝis iam ankaŭ en Japanujo, kie mi nomiĝas Bikutā aŭ Biku.  Mi nun loĝas en Kanado, kie mi nomiĝas Vic aŭ Vik.  En bela Esperantujo, mi nomiĝas Viktoro.  Per la Hispana, la akcento en "Victor" estas lastsilabe, ĉar ĝi ne estas "Víctor" kun supersigno.  Mia familinomo Medrano ŝajne per Esperanto humure havas la signifon de medo (mielakvo) plus rano.  He!

Krom de artefaritaj lingvoj, miaj hobioj inkluzivas de la astronomio kaj la sciencfikcio.  Mi legas multajn romanojn el tiu ĝenro el multaj lingvoj el multaj landoj.  Mi spektas multajn animeojn el Japanujo.